Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 276 (2011-06-18)
[baveleto] GEA-diplomito d-ro Johannes Mueller gratulon al li

Saluton,

Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Centro elkore gratulas d-ron Johannes Mueller el Stuttgart.

Dum la 3 - 4-jara serioza kaj regula partopreno de la GEA-studmoduloj (inkl. sukcesaj lingvoekzamenoj), propraj fakprelegoj, aktive interagado Johannes akiris (plenmerite) la Diplomon "Esperanto-instruisto /GEA".

Sur la foto (far Zsofia Korody) vi vidas la novan laŭreaton kun la valora kaj bela "GEA-diplomo" inter aliaj GEA-studemuloj dum la lasta GEA-studmodulo je fino de majo 2011 en Herzberg - la Esperanto-urbo.

Cetere jam ekde 1998 GEA regule ofertas klerigajn studmodulojn en Herzberg. Elstaraj prelegantoj jam ofertis studmodulan trejnadon, ekz. d-ro sc. Detlev Blanke, d-ro Werner Bormann, d-ro Rudolf Fischer, prof-ro John Wells, prof-ro Erich-Dieter Krause, prof-rino Sabine Fiedler, d-rino Vera Barandovska-Frank, Andreas Emmerich, prof-ro Martin Haase, prof-ro Helmar Frank kaj multaj aliaj fakuloj.

GEA ofertas unikan sukcesan kaj regulan studprogramon (vere modele) en la mondo.

Unuavice temas pri faka klerigado, ekz. literaturo, kulturo, historio, interlingvistiko, gramatiko, didaktiko kaj metodiko, informado, tradukado, lingvaj kaj kultura minoritatoj. Kompreneble ne mankas praktikaj kaj organizaj taskoj, kiel varbado, E-servoj en kaj per la reto, fakvortara laborado (terminologio), eŭropaj kaj kulturaj projektoj, praktika instruado, studado per la granda ICH-biblioteko, ktp.

Cetere d-ro Johannes Mueller jam memstare instruas Esperanton en la universitato de Stuttgart. Foje Johannes eĉ muzikis kaj kantis dum la studmoduloj.

Estis vere agrabla tempo de la "Esperanto-studado" kune kun Johannes kaj la aliaj "Esperanto-gestudantoj".

Johannes ankaŭ ĝojis pri la la nova "Arbo-Esplora Pado" ĉe la proksima Jues-lago en Herzberg.

Baldaŭ vi vidos pluajn fotojn sur nia hejmpaĝo: http://esperanto-urbo.de

Multaj en la "Esperanto-mondo" laŭdas la unikan altnivelan kaj regulan studadon far GEA.

Nur kelkaj kritikas kaj envias. Lasu ilin!

Vivu GEA kaj la Esperanto-urbo Herzberg!

Amike kaj fiere salutas

Petro ZILVAR

(Estro de GEA-filio por klerigado kaj kulturo)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026